Al la Japanlingva versio
La 107a Japana Esperanto-Kongreso - Nagoya (2020)
emblemo
  Ĉefpaĝo
  Saluto
  Kongresejo
  Kiel iri al Kongresejo
  Publikaj Programeroj
  Programo
  Memoraĵoj
  Kotizo kaj Loĝado
  Turismo
  Kontaktu nin
Ĝisdatigo: 2020-06-29
  Pri la emblemo

  La emblemo desegnas oran figuron de shachi, kiu ornamas la supron de la ĉefturo de Nagoya Kastelo.

  Japanoj havis la tradicion ornami tegmentojn de domego per unu paro da figuroj de shachi, maskla kaj femala. Tiu ĉi animalo ne estas efektiva sed imaga, konsistante el kapo de tigro kaj trunko de fiŝo. Oni kredis, ke ĝi ŝprucas akvon en la okazo de fajro kaj gardas konstruaĵon kontraŭ bruliĝo.

  Tra la tuta Japanio troviĝas tiaj figuroj; sed interalie tiuj de Nagoya Kastelo, faritaj kun dika ora tabulo, estas simboloj de Nagoya kaj amataj de la loĝantoj.

emblemo



Supren