Al la Japanlingva versio
La 107a Japana Esperanto-Kongreso - Nagoya (2020)
大会エンブレム
  Ĉefpaĝo
  Saluto
  Kongresejo
  Kiel iri al Kongresejo
  Publikaj Programeroj
  Programo
  Memoraĵoj
  Kotizo kaj Loĝado
  Turismo
  Kontaktu nin
Ĝisdatigo: 2020-10-11
  Saluto

  Ekde la 53a Japana Esperanto-Kongreso, kiu havis sian lokon en la urbo Nagoya en 1966, jam pasis pli ol duona jarcento. Mi ĝojas, ke ni povas inviti la kongreson en tiu ĉi urbo.

  La urbo Nagoya estas la centro de la regiono Chukyo, unu el la tri metropolaj regionoj de Japanio, kaj estas la tria granda urbo aldifinita de registara dekreto. Oni ne malofte diras, ke al Nagoya mankas ĉarma karakterizaĵo kiel urbego, sed mi diru, ke ĝi havas multajn bonajn trajtojn. Historie, ĝi estas la loko, kie naskiĝis herooj fondintaj la bazon de la fru-moderna Japanio, ekz. Oda Nobunaga, Toyotomi Hideyoshi k.a. Nagoya kun ĝiaj ĉirkaŭaj urboj estis la feŭdo de Owari-Tokugawa, la plej prestiĝa branĉa familio de ŝoguno. Ĝi disvolvadis artan kulturon subtenatan de ekonomia forto surbaze de fekunda Owari-Ebeno. Kaj la gubernio Aichi, kies ĉefurbo estas Nagoya, estas konata kiel industrie prosperanta loko (aŭtomobilo, fibraĵo, ceramikaĵo k.a.).

  La kogresejo “WINC AICHI”, situante tuj fronte al la stacidomo de Nagoya, ĝuste simbolas prosperajn industriojn, kiel ĝia nomo WINC - Work Industry New Business Culture - montras. En la kvartalo lastatempe progresas plua aranĝado kaj evoluigo; tie arbare staras altaj konstruaĵoj kaj svarmas lokanoj, turistoj kaj aferistoj. Okazigo de Esperanto-Kongreso en tiu ĉi kvartalo faciligos partoprenantojn aliri al la kongresejo, kaj certe alportos grandan ŝancon sciigi la publikon pri Esperanto. Tiusence ĉi-foja kongreso estu urbo-tipa.

  La kongresa temo estas “Sonoru Amo kaj Saĝo”. Amo rilatas al nia kara ideo de Esperanto, kaj Saĝo signifas intelekton de esperantistoj. Cetere Amo estas japane Ai (愛) kaj Saĝo Chi (知), kune formante la nomon de la gubernio.

  Ni elkore atendas vian partoprenon.

Yamaguti Sin’iti
por la Loka Kongresa Komitato de la 107a Japana Esperanto-Kongreso

 Danko

La 107a Japana Esperanto-Kongreso finiĝis.
Dankon por via partopreno!


  Sub la situacio de la kronvirusa epidemio, kelkaj opiniis, ke oni devus nuligi aŭ prokrasti la kongreson. LKK tamen decidis ĝian okazigon kiel la tuton post kelkfojaj sinceraj diskutadoj.

  Samtempe ni nuligis kelkajn programerojn kaj malampleksigis ĝin; ni ankaŭ strebis al preventado de infektiĝo. Rezulte neniu infektiĝis, pro kio ni ĝojas antaŭ ĉio. Por tiu ĉi kongreso ni alprenis “hibridan” manieron por la unua fojo en Esperantujo kaj sukcesis malgraŭ kelkaj teknikaj fuŝetoj. La tuta partoprenantaro nombras 359 (el kiuj 120 fizikaj, 104 retaj kaj 84 moralaj).

  Dank'al vi ĉiuj partoprenantoj ni povis heredi la tradicion de Japana Esperanto- Kongreso kaj transdoni ĝin al Hiroŝima LKK. Koran dankon!

Yamaguti Sin’iti
Prezidanto de Loka Kongresa Komitato




Supren