Al la Japanlingva versio
La 107a Japana Esperanto-Kongreso - Nagoya (2020)
大会エンブレム
  Ĉefpaĝo
  Saluto
  Kongresejo
  Kiel iri al Kongresejo
  Publikaj Programeroj
  Programo
  Memoraĵoj
  Kotizo kaj Loĝado
  Turismo
  Kontaktu nin
Ĝisdatigo: 2020-07-21
  [Senpage] Okarina koncerto de la okarina kvarteto Buone Amiche
Historio de la kvarteto Buone Amiche
2012: Fondita kun la nomo "Buoni Amici"
2015: Premiita je la unua loko, okaze de la festivalo "Okarina Festa in Gifu"
2016: Premiita je la dua loko, okaze de la 4a konkurso de "Tanoshii Okarina Concours"
2015, 2019: Ludinta en la festivalo "Budrio Ocarina Festival" en Italio
2019: Renomita kiel "Buone Amiche"
  [Senpage] Prezentado de Esperanto "Kio estas Esperanto?"
Oni facile komprenige prezentas pri Esperanto, rilate al ĝia celo, ĝia ideo, ĝia populareco ka, uzante ekranajn bildojn kaj filmojn.
  [Senpage] Ni ludu! - kun ludiloj kaj muzikiloj el la mondo!
Oni montras etnajn muzikinstrumentojn kaj ludilojn el la mondo, kaj lasas al la ĉeestantojn ludi per ili. Ili estas kolektitaj de Hori Jasuo okaze de Universalaj Kongresoj de Esperanto ka kaj estas posedataj de Arbaro de Infanlibroj(えほんのもり) en la urbo Iwakura en la gubernio Aichi.
  [Senpage] Ekspozicio de pentraĵoj per la muso de Goro Yonekawa
Oni ekspozicas gvavuresakajn bildojn pentritajn, kiujn Goro Yonekawa faris per komputila muso kaj kiuj iam ornamis kovrilojn de La Revuo Orienta de JEI.
  [Senpage] Raporto el Kamaishi
Parolos Takadate Chieko, Terui Midori kaj Hori Jasuo
Takadate Chieko raportos pri stato de la urbo Kamaishi post la tertremego de orienta Japanio. Ŝi fondis "Funduson de Espero Tooni", por apogi elementan kaj mezan lernejon Tooni de la urbo.
Terui Midori deklamos siajn hajkojn. Ŝi estas hajkisto kaj instruisto de alta lernejo en la gubernio Iwate.
Hori Jasuo deklamos esperantigitajn hajkojn.
Kaj ili interparolos pri siaj ideoj.
  [Senpage] Enkonduka kurso de Esperanto
Gvidos Huzimaki Ken'iti komencontojn de Esperanto.

Li komprenigos al vi, kursanoj bazon de lingvo Esperanto en 90min.
Vi povos kapti koncizan trajton de Esperanto.
Nepre kunportu viajn skribilojn.
Vi povu legi kaj skribi simplajn frazojn.

Profilo de la gvidanto:
licencita de JEI;
gvidas en Koresponda Esperanto-Kurso;
lingve kontrolis pri la animeo "Patema Inverse" kaj pri la amuza apo "Kotonoha Amrilato"
Por kursaniĝo kontaktu la kongresan oficejon en JEI (Tokio).
  [Senpage] Bosnia Konflikto kaj 'vorto'
"Bosnia Konflikto kaj 'vorto' "
  Prelegos Shimizu Miho.
  Shimizu Miho, kiu havis intiman rilaton kun eks-Jugoslavio, precipe Bosnio dum longa tempo, prelegos pri la temo: "Bosnia Konflikto kaj 'vorto'".


Supren