Al la Japanlingva versio
La 107a Japana Esperanto-Kongreso - Nagoya (2020)
大会エンブレム
  Ĉefpaĝo
  Saluto
  Kongresejo
  Kiel iri al Kongresejo
  Publikaj Programeroj
  Programo
  Memoraĝoj
  Kotizo kaj Loĝado
  Turismo
  Kontaktu nin
Ĝisdatigo: 2020-06-29
  Kiel iri al Kongresejo?
  • Kiel iri al la Kongresejo?
      La Kongresejo WINC-AICHI troviĝas tre proksime de la Stacia Komplekso de Nagoya, en kiu stacidomoj de 3 fervojaj kompanioj kaj 2 bus-centroj apudas:
    (1) JR-Nagoya [fervojo kaj buso],
    (2) Meitetsu-Nagoya [fervojo kaj buso],
    (3) Kintetsu-Nagoya.
    (JR estas tutjapana kompanio. Meitetsu kaj Kintetsu estas regionaj kompanioj.)
      De la stacidomoj oni povas atingi la kongresejon piede en ĉ. 5-10 minutoj.
      Bv. vidi la mapon.

  • [al la stacio aere]
      Al la internacia flughaveno de Chūbu (Centrair) flugas multaj aviadiloj internaciaj kaj enlandaj. Kaj de tiu ĉi flughaveno trajnoj rekte veturas al la stacio de Meitetsu-Nagoya. (Por vojaĝantoj rekomendinda estas la ekspresa trajno nomata "μ-SKY" (μ=greka litero por MU; prononcu "mjuu sukai", kiam vi aĉetas ĝian bileton ĉe giĉeto.) ĉ. 30 minutoj, 1250 JPY.
      La alia pli malgranda flughaveno ankaŭ troviĝas, nome la flughaveno de Nagoya (Komaki) , kiu estas nur por enlanda aviadilo. De tiu ĉi flughaveno busoj veturas al la stacio de Nagoya. ĉ. 30 minutoj, 700 JPY.

  • [al la stacio trajne]
      De aliaj grandaj urboj, ekzemple Tokyo, Osaka, Kyoto k.a., multe da Shinkansen-ekspresaj trajnoj veturas al la stacio de JR-Nagoya.

  • [al la stacio buse]
      Multaj ekspresaj busoj ligas Nagoya kaj aliajn grandajn kaj malgrandajn urbojn tage kaj nokte.

 mapo


Supren